Menu:

Contact

loic.rossi@latmos.ipsl.fr

LinkedIn
Twitter
Google Scholar

+31 15 278 51 73

Office

Dr. Loïc Rossi
LATMOS/CNRS
Office 2409
11 Boulevard d'Alembert
78280 Guyancourt
France

Bonvenon sur la esperanta paĝo ! Tiu paĝo celas prezenti al vi mian laboron pri Venuso kaj pri ekstersunsistemaj planedoj.
Per tiu paĝo mi deziras montri ke (1) esperanto estas lingvo taŭga por scienco kaj (2) montri ke planedosciencoj estas interesegaj ! Por la punkto (1) mi povas ankaŭ diri ke mi estas la respondeculo pri la astronomia sekcio de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE).
Por la punkto (2) vi povas legi la ĉi suban tekston kiu resumas mian laboron. Pli klara kaj longa versio venos baldaŭ! Demandoj povas esti sendataj direkte al mi per retpoŝto.
Mi ankaŭ faras sciencan komunikadon en esperanto sur mia Youtube kanalo !


Venuso


La planedo Venuso estas la dua planedo en distanco al la Suno. Ĝi estas la malgranda fratino de la Tero kun radiuso de 6051 km (Rtero = 6430 km). Sia maso kaj ankaŭ la gravito estas iomete malpli granda ol tiu de nia Tero. Eĉ se Venuso havas dikan atmosferon, tiu ĉi estas tute nerespirebla ĉar plejparte konsistanta el karbona dioksido (pli ol 97%, la resto estas nitrogeno kaj aliaj gasoj). Venuso havas dikajn kaj netravideblaj nuboj el sulfata acido (H2SO4, vi ne mislegis) kiuj kaŝas la surfacon en normala lumo, kompreneble tio estas problemon por sciencistoj kiam ili deziras studi ĝin.

Proksime de la surfaco, la temperaturo atingas pli ol 400 gradoj Celsius kaj la atmosfera premo estas 92-oble tiu de la Tero : tial la sovetaj sondiloj Venera kiuj surteriĝis ne supervivis pli ol du horoj antaŭ ili ĉesis funkcii. Pro tio mi kutime diras ke Venuso estas la plej bona metaforo de la inferno (se mi kredis je tio).

La nuboj

Mi jam diris ke la nuboj estas faritaj el sulfata acido kaj ke ili kaŝas la surfacon. Tiuj nuboj estas ankaŭ tre altaj : ili ekformas ĉirkaŭ 50 km kaj iras ĝis proksimume 70 km. Tiuj limoj etendiĝas al 30 kaj 90 km se oni inkludas la maldikajn nebulojn kiuj troveblas sube kaj super la nuboj.

Kompare, la teraj nuboj troveblas ekde 2 km kaj ne iras pli alte ol 10 km. La nebuloj tute povas tuŝi la surfacon kiel vi sendube jam rimarkis mem se vi ne vivas en tro arida lando. Sur Venuso, surfacaj nebuloj ne observeblis : la temperaturoj estas tiel altaj ke la likva acido tuje elvaporiĝas antaŭ ĝi povas atingi la grundo. Tio veras ankaŭ por la pluvo!

Venus Express

En 2006 alvenis la spacosondilo Venus Ekspress ĉirkaŭ Venuso. Lanĉita per la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA), la sondilo devis studadi la atmosferon, la klimaton, kaj helpi kompreni la historion de la planedo. Inter la sep instrumentoj kiujn la sondilo portis, troviĝis spektrometro nomita SPICAV kiu studis la lumon difuzita per la atmosfero de Venuso kaj kiu ankaŭ povis mezuri la polarizadon de la lumo. Dum mia tezo mi studis la mezurojn el tiu instrumento. La misio finis en decembro 2014 kiam la sondilo falis en la atmosferon de Venus pro elĉerpita benzino.

Polarizado

La polarizado de la lumo priskribas kiel la elektra kampo de la luma ondo oscilas en la ebeno perpendikulara al la direkto de la disvastigo. Se la elektra kampo desegnas rektan linion oni parolas de rekta polarizo. Se ĝi desegnas elipson, temas pri elipsa polarizo. Kaj se ĝi aperas farante cirklon, la lumo estas cirkle polarizata. Multaj fenomenoj povas polarizi la lumon de la suno, kiu ne estas polarizata. La ĉefa polariza fenomeno estas difuzo de la lumo per la gasoj aŭ per la aerosoloj ŝvebante en la atmosfero. Tiuj aerosoloj kutime estas partikloj el nuboj aŭ polvo el la surfaco.

Interese, kiel la lumo estas polarizata forte dependas de kio difuzas ĝin (ĉu gaso, ĉu aerosoloj). Ekzemple, se nuboj rifuzas, la polarizo dependos ankaŭ de la formo de la partikloj (ĉu sferoj aŭ ne) kaj de ilia konsisto.

Ekstersunsistemaj planedoj


Ups! Tiu parto ne pretas jam!